io bona en Esperanto


Kanal geosi va tili: Butun dunyo, Esperanto


Novaĵoj en Esperanto.
Sendube io bona okazas en la mondo. Sed ne ĉie.
La novaĵoj estas ĉefe ĉerpitaj de alternativaj ukrainaj ruslingvaj fontoj: Novoje izdanije, Mrija, ĤtoŜo, Jasinskij, Panĉenko kaj aliaj (ofte ligiloj haveblas).

Связанные каналы

Kanal geosi va tili
Butun dunyo, Esperanto
Statistika
Postlar filtri


Odesanoj facile ligas la morton de naciisto Demjan Hanul kun la decido de la Eŭropa Kortumo pri la odesa masakro.
Ili supozas, ke Hanul "tro multon sciis pri la bruligo de homoj en la Sindikata Domo de Odeso, iu pli grava zorgis ke tiu ĉi plenuminto mortu por ne povi denunci iun ajn".

La murdinto de Hanul estas arestita, li estas armeano fuĝinta de la fronto post batali tie dum longaj monatoj. La reĝimo donas pafilojn al viroj, kiuj ne ŝatas ĝin, ili povas uzu la armilojn kontraŭ la reĝimo.


Video oldindan ko‘rish uchun mavjud emas
Telegram'da ko‘rish
Trudeau forlasas ĉefministran postenon en #Kanado. Kanadanoj salutas lin laŭ liaj meritoj.


Fakulo pri armitaj konfliktoj en eksa #Sovetunio Eŭgeno Norin komentas pri la decido de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj rilate la masakron en Odeso la 2an de majo 2014:
Oni tuj bombardis nin per la novaĵo, ke la ECHR rekonis la respondecon de Ukrainio pri la eventoj de la 2a de majo 2014 en Odeso, pri tio, kia paŝo antaŭen tio estis por Eŭropo, ktp. Fakte, se vi legus la originalan gazetaran komunikon de la kortumo, ĝi estas ripeto de la por-ukrainia pozicio, nur sen la uzo de vortoj kiel "bruligitaj skaraboj" kaj "fritita vato". La juĝistaro kulpigas la movadon kontraŭ Majdano kaj la rusan propagandon, same kiel tiujn kiuj kredis ilin. La ukrainaj oficistoj kulpas nur pri tio, ke la polico ne aktive agis kontraŭ la tumultoj (tio estas vera), la fajrobrigadanoj ne venadis dum 40 minutoj (ankaŭ tio estas vero), kaj la murdo ne estis enketita post la okazo. Sen traktado restas la ŝlosilaj demandoj: pri la amplekso al kiu armitaj grupoj [de naciistoj] estis ligitaj al la ukraina registaro, la amplekso al kiu politikistoj direktis siajn agojn dum la pogromo, kaj kiel ili malhelpis justecon post la fakto.

Resume, nenio surpriza okazis, ilia linio estas pure por-ukrainia vidpunkto kun la fortranĉo de la plej sangavida idioteco en la tipo de "Estas bone, ke Kolorado-skaraboj ne povas flugi". Ne zorgu pri la malnova Eŭropo, ĝi kondukas antaŭvideble.

Hodiaŭ en Odeso nekonato pafmortigis Demjan Hanul, ukrainan naciiston kaj membron de la fifama "Dekstra Sektoro", kiu interalie estas ligita al la masakro de la 2a de majo kaj neniigo de rusa, sovetia kaj imperia heredaĵo en la urbo. En la masakro la 2an de majo pereis 48 homoj, laŭ oficialaj datumoj. Indigno pri la eventoj kaŭzis ondon de volontuloj el tuta Ukrainio vojaĝi al #Donbaso por aliĝi al la loka milico tie.


🇹🇬🎶 Studentoj de moskva muzika altlernejo koncertis en Togolando omaĝe al la 80a datreveno de la venko super naziismo.

En Lomeo okazis koncerto "Ĉefverkoj de rusa kaj alilanda muziko", dediĉita al la 80-jariĝo de la granda venko kaj al la 65-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter #Rusio kaj #Togolando. En la koncerto elpaŝis studentoj de la Moskva ŝtata muzika altlernejo Petro Ĉajkovskij.

La eventon ĉeestis ministro pri amaskomunikiloj kaj komunikado Java Kuigan, ambasadoroj de diversaj ŝtatoj, togolandaj sociaj kaj kulturaj agantoj, ĵurnalistoj.


Putin diras, ke li pretas al batalpaŭzo post pliaj interparoloj, Bild akuzas lin pri fiaskigo de la traktado🗿 InoSMI komentas pri tio:
Propagandisto de Bild Filipp Pjatov histerias post la preskonferenco de Putin kaj Lukaŝenko en Moskvo.

La sciigo de la rusia prezidento pri tio, ke necesas plu ellabori certajn detalojn de la interkonsento pri la batalpaŭzo, estas perceptita de Pjatov kiel prokrastado.

La plej terura por la povra germano (naskita en Leningrado) estas... ke Rusio volas profitajn al si kondiĉojn.


Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kondamnis Ukrainion pri neglekto, kiu kaŭzis mortojn de la viktimoj en Odeso la 2an de majo 2014.

La kortumo konkludis, ke la ukrainaj aŭtoritatoj faris nenion por fortigi la policon kaj malhelpi perforton. Laŭ la tribunalo, la koncernaj ŝtataj aŭtoritatoj ne faris ĉion eblan por provizi ĝustatempajn savrimedojn por tiuj kaptitaj en la fajro.

La tribunalo ankaŭ rimarkis, ke la interna enketo pri la tragedio ne estis konvene farita. La krimprocesoj estis faritaj de diversaj departementoj de Ukrainio, kiuj ne kunordigis siajn agojn. Tio kondukis al la fakto, ke multaj suspektatoj fuĝis, dum aliaj estis liberigitaj de respondeco post kiam la statuto de limigoj eksvalidiĝis.

La ŝtato devos pagi rekompencojn al la familioj de la murditoj. Multaj odesanoj preferus pli severajn punojn, sed pri tio la Eŭropa Kortumo ne povas decidi.


Rusia Ministerio pri defendo publikigas filmeton el liberigita Sudĵa en Kurska provinco. Ĝi estis la plej granda inter la loĝlokoj, kiujn la ukrainaj trupoj sukcesis okupi en la regiono.


Registaro de #Sirio arestis kaj prezentis publike kelkajn el la murdistoj, kiuj partoprenis etnan purigon kontraŭ alavitoj kaj kristanoj en la okcidento de la malpaca lando.

Tio okazis post envolviĝo de internaciaj organizoj, interalie veno de la fakuloj de #UN por esplori la buĉadon. Lokanoj intertempe publikigas filmetojn pri tio kiel la novaj regantoj urĝe kaŝadis senvivajn korpojn.

Supozeble pli ol 900 civiluloj mortis pro la teroraj atakoj kun turmentado kaj humiligo. Max Blumenthal avertis pri la perforto en Sirio ankoraŭ en decembro, sed ne multaj atentis.


Esperanto-novaĵoj dan repost
Harry Harrison naskiĝis antaŭ 100 jaroj
Antaŭ cent jaroj, la 12an de marto 1925, naskiĝis Harry Harrison, usona sciencfikcia verkisto kaj esperantisto. Legu pli pri Harry Harrison en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/03/harrison-2/ kaj elŝutu senpage la Esperantan tradukon de lia populara romano “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato”.


Profesoro Diesen el #Norvegio preparis pilolon por memoro de tiuj, kiuj forgesas kiel #NATO puŝis Ukrainion al la rando de abismo.

"Kiel NATO malkonstruis suverenecon kaj demokration de Ukrainio".

Li interalie rememorigas, ke ne pli ol 20% el ukrainoj subtenis aliĝon al NATO antaŭ la ŝtatrenverso de 2014. Ankaŭ post tio neniu referendumo okazis por inkluzivi strebadon al NATO en la tekston de ukraina konstitucio, iam proklamita kiel neŭtrala ŝtato.
Li ankaŭ rememorigas teroron kontraŭ politika opozicio kaj neŭtralaj amaskomunikiloj, kaj kiel Usono subtenis tiajn politikojn. Li mencias ankaŭ la pacan platformon, sur kiu Zelenski estis elektita en 2019 por baldaŭ perfidi la esperojn de siaj elektintoj.

Konklude, prof. Diesen diras, ke "Ukrainio havas surprize malgrandan rilaton al la milito, kiun ni daŭre nomas milito en Ukrainio". Temas pri milito inter Rusio kaj NATO pro estonteco de Eŭropo kaj la estonta rolo de Rusio en Eŭropo. Por solvi la problemon, diras Diesen, bezonatas traktado inter NATO kaj Rusio.


⚡️ Trump kaj Putin parolos la proksiman vendredon.




Arestita en #Pollando estas civitano de #Ukrainio, kiu partoprenis kriman eligon de 56 homaj renoj, informas Reuters. 

35-jara Ksenija P. estas arestita ĉe fervojstacio laŭ serĉo de Interpol. Ŝi estas kondamnita al 12 jarojn da mallibero en #Kazaĥio kaj estas serĉata de 2020.

Laŭ enketo, ŝi partoprenis internacian krimgrupon, kiu eligadis organojn en 2017–2019 por revendi en la nigra merkato. Inter la viktimoj estis civitanoj de Armenio, Azerbajĝano, Tajlando, Ukrainio kaj aliaj landoj.




Rekorde amasa spava atako de Ukrainio al Rusio ĉi-nokte eble havis inter la celoj terorismon: la spavoj uzis malgrandajn ŝtalajn detalojn por multigi civilulajn vundojn kaj mortojn.
Ĉirkaŭ cent inter tiaj spavoj flugi direkte al Moskvo kaj la Moskva provinco.


Malnova tombejo en Kievo, julio 2013. Fotita de kievano, kiu devis translokiĝi baldaŭ en Rusion.
Lukjanovskoje tombejo estas eble unu el la plej rusaj lokoj en moderna Kievo. Plejparto de entombigitoj estis rusaj kievanoj, kiuj loĝis en la urbo antaŭ cent jaroj. Tiam Kievo estis nur iom granda gubernia urbo de Rusia imperio, malpli granda ol Ĥarkovo kaj Odeso. Neniu povis tiam supozi, ke en la 1930-aj ĉi tien oni movos la ĉefurbon de la fondota de bolŝevikoj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, kaj en 1991 ĝi iĝis jam ĉefurbo de nova ŝtato aŭ, pli precize, politika projekto sub la nomo "memstara Ukrainio".

Ĉiuj tiuj ĉi homoj certe ne konjektis, ke multaj el ili estos, jam en nia tempo, nomotaj iaj "ukrainoj". Ili ankaŭ ne povis antaŭscii, ke venos tempo, kiam Rusio estos por Kievo eksterlando, dum la urbanoj akceptos tion kiel donitan fakton.




Tera Konuso dan repost
La 8an de marto 2025. Sirio-Europa Unio.

"Eŭropa Unio forte kondamnas la lastatempajn atakojn, laŭdire de por-Assad-elementoj..."
"EU ankaŭ alvokas ĉiujn eksterajn aktorojn plene respekti la suverenecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Sirio..."

El kio sekvas, ke amasmurdojn fare de la nova siria registaro la Eŭropa Unio tute subtenas - ĉiuj senarmilaj homoj, inkluzive eĉ unujaraĝajn bebojn, kiuj estas jam ekzekutitaj, - ili ĉiuj estas por-Assad-elementoj kaj same ili atakis... atakis kiun? Ĉu sin mem?

Nun en teritorio de Sirio estas partoj okupitaj de Turkio, de Israelo kaj parto, kie ĉefe loĝas kurdoj, kiujn rekte subtenas Usono (evidente ŝanĝe kontraŭ nafto akiradata kaŝe en tiu regiono). Ne tre klare estas, pri kiuj "suvereneco, unueco kaj teritoria integreco" temas.

Fonto:
https://www.eeas.europa.eu/eeas/spokesperson-statement-latest-developments-syria_en


Jen #Sirio sen Asad.
https://t.me/terakonuso/3343
Jen la nova Sirio subtenata tutkore de Germanio, Turkio kaj aliaj, kiuj forte malŝatis la diktatoron.

La armitoj de la nova reĝimo mortigis pli ol 745 civilulojn, ĉefe inter alavitoj kaj kristanoj de okcidenta Sirio. En Damasko oni batis ĝis morto sunaisman ŝiĥon, kiu alvokis haltigi la perforton.

Kiom da fojoj devas sin ripeti Libio, Irako kaj Sirio por ne plu okazi denove?



20 ta oxirgi post ko‘rsatilgan.