io bona en Esperanto


Channel's geo and language: World, Esperanto


Novaĵoj en Esperanto.
Sendube io bona okazas en la mondo. Sed ne ĉie.
La novaĵoj estas ĉefe ĉerpitaj de alternativaj ukrainaj ruslingvaj fontoj: Novoje izdanije, Mrija, ĤtoŜo, Jasinskij, Panĉenko kaj aliaj (ofte ligiloj haveblas).

Related channels

Channel's geo and language
World, Esperanto
Statistics
Posts filter


🇹🇬🎶 Studentoj de moskva muzika altlernejo koncertis en Togolando omaĝe al la 80a datreveno de la venko super naziismo.

En Lomeo okazis koncerto "Ĉefverkoj de rusa kaj alilanda muziko", dediĉita al la 80-jariĝo de la granda venko kaj al la 65-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter #Rusio kaj #Togolando. En la koncerto elpaŝis studentoj de la Moskva ŝtata muzika altlernejo Petro Ĉajkovskij.

La eventon ĉeestis ministro pri amaskomunikiloj kaj komunikado Java Kuigan, ambasadoroj de diversaj ŝtatoj, togolandaj sociaj kaj kulturaj agantoj, ĵurnalistoj.


Putin diras, ke li pretas al batalpaŭzo post pliaj interparoloj, Bild akuzas lin pri fiaskigo de la traktado🗿 InoSMI komentas pri tio:
Propagandisto de Bild Filipp Pjatov histerias post la preskonferenco de Putin kaj Lukaŝenko en Moskvo.

La sciigo de la rusia prezidento pri tio, ke necesas plu ellabori certajn detalojn de la interkonsento pri la batalpaŭzo, estas perceptita de Pjatov kiel prokrastado.

La plej terura por la povra germano (naskita en Leningrado) estas... ke Rusio volas profitajn al si kondiĉojn.


Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kondamnis Ukrainion pri neglekto, kiu kaŭzis mortojn de la viktimoj en Odeso la 2an de majo 2014.

La kortumo konkludis, ke la ukrainaj aŭtoritatoj faris nenion por fortigi la policon kaj malhelpi perforton. Laŭ la tribunalo, la koncernaj ŝtataj aŭtoritatoj ne faris ĉion eblan por provizi ĝustatempajn savrimedojn por tiuj kaptitaj en la fajro.

La tribunalo ankaŭ rimarkis, ke la interna enketo pri la tragedio ne estis konvene farita. La krimprocesoj estis faritaj de diversaj departementoj de Ukrainio, kiuj ne kunordigis siajn agojn. Tio kondukis al la fakto, ke multaj suspektatoj fuĝis, dum aliaj estis liberigitaj de respondeco post kiam la statuto de limigoj eksvalidiĝis.

La ŝtato devos pagi rekompencojn al la familioj de la murditoj. Multaj odesanoj preferus pli severajn punojn, sed pri tio la Eŭropa Kortumo ne povas decidi.


Rusia Ministerio pri defendo publikigas filmeton el liberigita Sudĵa en Kurska provinco. Ĝi estis la plej granda inter la loĝlokoj, kiujn la ukrainaj trupoj sukcesis okupi en la regiono.


Registaro de #Sirio arestis kaj prezentis publike kelkajn el la murdistoj, kiuj partoprenis etnan purigon kontraŭ alavitoj kaj kristanoj en la okcidento de la malpaca lando.

Tio okazis post envolviĝo de internaciaj organizoj, interalie veno de la fakuloj de #UN por esplori la buĉadon. Lokanoj intertempe publikigas filmetojn pri tio kiel la novaj regantoj urĝe kaŝadis senvivajn korpojn.

Supozeble pli ol 900 civiluloj mortis pro la teroraj atakoj kun turmentado kaj humiligo. Max Blumenthal avertis pri la perforto en Sirio ankoraŭ en decembro, sed ne multaj atentis.


Forward from: Esperanto-novaĵoj
Harry Harrison naskiĝis antaŭ 100 jaroj
Antaŭ cent jaroj, la 12an de marto 1925, naskiĝis Harry Harrison, usona sciencfikcia verkisto kaj esperantisto. Legu pli pri Harry Harrison en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/03/harrison-2/ kaj elŝutu senpage la Esperantan tradukon de lia populara romano “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato”.


Profesoro Diesen el #Norvegio preparis pilolon por memoro de tiuj, kiuj forgesas kiel #NATO puŝis Ukrainion al la rando de abismo.

"Kiel NATO malkonstruis suverenecon kaj demokration de Ukrainio".

Li interalie rememorigas, ke ne pli ol 20% el ukrainoj subtenis aliĝon al NATO antaŭ la ŝtatrenverso de 2014. Ankaŭ post tio neniu referendumo okazis por inkluzivi strebadon al NATO en la tekston de ukraina konstitucio, iam proklamita kiel neŭtrala ŝtato.
Li ankaŭ rememorigas teroron kontraŭ politika opozicio kaj neŭtralaj amaskomunikiloj, kaj kiel Usono subtenis tiajn politikojn. Li mencias ankaŭ la pacan platformon, sur kiu Zelenski estis elektita en 2019 por baldaŭ perfidi la esperojn de siaj elektintoj.

Konklude, prof. Diesen diras, ke "Ukrainio havas surprize malgrandan rilaton al la milito, kiun ni daŭre nomas milito en Ukrainio". Temas pri milito inter Rusio kaj NATO pro estonteco de Eŭropo kaj la estonta rolo de Rusio en Eŭropo. Por solvi la problemon, diras Diesen, bezonatas traktado inter NATO kaj Rusio.


⚡️ Trump kaj Putin parolos la proksiman vendredon.




Arestita en #Pollando estas civitano de #Ukrainio, kiu partoprenis kriman eligon de 56 homaj renoj, informas Reuters. 

35-jara Ksenija P. estas arestita ĉe fervojstacio laŭ serĉo de Interpol. Ŝi estas kondamnita al 12 jarojn da mallibero en #Kazaĥio kaj estas serĉata de 2020.

Laŭ enketo, ŝi partoprenis internacian krimgrupon, kiu eligadis organojn en 2017–2019 por revendi en la nigra merkato. Inter la viktimoj estis civitanoj de Armenio, Azerbajĝano, Tajlando, Ukrainio kaj aliaj landoj.




Rekorde amasa spava atako de Ukrainio al Rusio ĉi-nokte eble havis inter la celoj terorismon: la spavoj uzis malgrandajn ŝtalajn detalojn por multigi civilulajn vundojn kaj mortojn.
Ĉirkaŭ cent inter tiaj spavoj flugi direkte al Moskvo kaj la Moskva provinco.


Malnova tombejo en Kievo, julio 2013. Fotita de kievano, kiu devis translokiĝi baldaŭ en Rusion.
Lukjanovskoje tombejo estas eble unu el la plej rusaj lokoj en moderna Kievo. Plejparto de entombigitoj estis rusaj kievanoj, kiuj loĝis en la urbo antaŭ cent jaroj. Tiam Kievo estis nur iom granda gubernia urbo de Rusia imperio, malpli granda ol Ĥarkovo kaj Odeso. Neniu povis tiam supozi, ke en la 1930-aj ĉi tien oni movos la ĉefurbon de la fondota de bolŝevikoj Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, kaj en 1991 ĝi iĝis jam ĉefurbo de nova ŝtato aŭ, pli precize, politika projekto sub la nomo "memstara Ukrainio".

Ĉiuj tiuj ĉi homoj certe ne konjektis, ke multaj el ili estos, jam en nia tempo, nomotaj iaj "ukrainoj". Ili ankaŭ ne povis antaŭscii, ke venos tempo, kiam Rusio estos por Kievo eksterlando, dum la urbanoj akceptos tion kiel donitan fakton.




Forward from: Tera Konuso
La 8an de marto 2025. Sirio-Europa Unio.

"Eŭropa Unio forte kondamnas la lastatempajn atakojn, laŭdire de por-Assad-elementoj..."
"EU ankaŭ alvokas ĉiujn eksterajn aktorojn plene respekti la suverenecon, unuecon kaj teritorian integrecon de Sirio..."

El kio sekvas, ke amasmurdojn fare de la nova siria registaro la Eŭropa Unio tute subtenas - ĉiuj senarmilaj homoj, inkluzive eĉ unujaraĝajn bebojn, kiuj estas jam ekzekutitaj, - ili ĉiuj estas por-Assad-elementoj kaj same ili atakis... atakis kiun? Ĉu sin mem?

Nun en teritorio de Sirio estas partoj okupitaj de Turkio, de Israelo kaj parto, kie ĉefe loĝas kurdoj, kiujn rekte subtenas Usono (evidente ŝanĝe kontraŭ nafto akiradata kaŝe en tiu regiono). Ne tre klare estas, pri kiuj "suvereneco, unueco kaj teritoria integreco" temas.

Fonto:
https://www.eeas.europa.eu/eeas/spokesperson-statement-latest-developments-syria_en


Jen #Sirio sen Asad.
https://t.me/terakonuso/3343
Jen la nova Sirio subtenata tutkore de Germanio, Turkio kaj aliaj, kiuj forte malŝatis la diktatoron.

La armitoj de la nova reĝimo mortigis pli ol 745 civilulojn, ĉefe inter alavitoj kaj kristanoj de okcidenta Sirio. En Damasko oni batis ĝis morto sunaisman ŝiĥon, kiu alvokis haltigi la perforton.

Kiom da fojoj devas sin ripeti Libio, Irako kaj Sirio por ne plu okazi denove?




El ukraina Tvitero:

Revoj en 2015: disfalo de Rusio.
Revoj en 2020: disfalo de Rusio kaj Ĉinio.
Revoj en 2025: disfalo de Rusio, Ĉinio kaj Usono.


🇺🇸 Prokuroro de Misurio postulas enketon pri eventuala komploto en la Blanka Domo. Komplotanoj eventuale uzis demencon de Biden por akceptigi siajn decidojn de lia nomo. Granda skandalo kiu povas nuligi plurajn prezidentajn dekretojn.


Okazos hodiaŭ:
Komisiono de UEA pri Virina Agado prezentas Seminarion kaj amikan renkontiĝon por festi la tagon de virinoj; la temo: "Esti virino".

20 last posts shown.