io bona en Esperanto


Гео и язык канала: Весь мир, Эсперанто
Категория: Новости и СМИ


Novaĵoj en Esperanto.
Sendube io bona okazas en la mondo. Sed ne ĉie.
La novaĵoj estas ĉefe ĉerpitaj de alternativaj ukrainaj ruslingvaj fontoj: Novoje izdanije, Mrija, ĤtoŜo, Jasinskij, Panĉenko kaj aliaj (ofte ligiloj haveblas).

Связанные каналы

Гео и язык канала
Весь мир, Эсперанто
Категория
Новости и СМИ
Статистика
Фильтр публикаций


Ili konstatas tion kun malpli da bruo certe.

🤷🏼 #Rusio ne plu estas suspektata pri la damaĝo al submaraj kabloj en la Balta maro. Usonaj kaj eŭropaj sekurecservoj ne povis pruvi ligon de Rusio al misfunkciado de la submaraj kabloj laŭ la fontoj de WP. La kablojn hazarde damaĝis skipoj de diversaj navigantaj en la regiono ŝipoj.

Ĉiam la sama historio.


Видео недоступно для предпросмотра
Смотреть в Telegram
#Irano montris grandegan subteran militbazon fone de kreskantaj riskoj pri invado flanke de Usono.

Certe tia bazo povas travivi eĉ nuklean bombadon. Elektu pacon anstataŭ centjara milito.




Видео недоступно для предпросмотра
Смотреть в Telegram
S-ro Biden forlasas la prezidentan rezidejon. Oni elportas liajn posedaĵojn.




Malgaja datreveno: antaŭ 64 jaroj estis murdita Patrice Lumumba.

En Moskvo lige kun tio okazis ronda tablo "Patrice Lumumba kiel simbolo de tutafrika sorto: vojoj de perspektiva disvolviĝo por #Afriko". Ĝin partoprenis reprezentantoj de sociaj organizoj kaj afrikaj diplomatoj.


🇷🇺🇺🇸 Usono povus havi malpli da damaĝo pro la brulegoj en Kalifornio, se ĝiaj regantoj ne nuligus kontrakton pri liverado de rusiaj aviadiloj Be-200, kiuj efike ĉerpas akvon el lagoj aŭ maro kaj ĵetas ĝin sur fajregon.

Rusia Rosteĥ rememorigis, ke en 2018 estis subskribita kontrakto pri liverado de 10 tiaj maŝinoj en Usonon. Tamen sankciaj limigoj kaj burokrataĵoj de la usona flanko malhelpis realigi la planon.

Aviadilo Be-200 estas tutmonde konata efika instrumento por kontraŭstari incendiojn, kelkajn aĉetis i. a. #Alĝerio, kiu havas la saman problemon, kian havas Kalifornio: arbaraj brulegoj en kondiĉoj de malmulta rivera akvo.




Sep novajn libroj pri la loĝantoj de Muminvalo eldonis por infanoj kaj plenkreskuloj Esperanto-Asocio de Britio. Tove Jansson estas finnlanda verkisto el svedlingva minoritato, ŝi verkis svede. Ŝiajn librojn tradukis sveda Esperanta verkisto Sten Johansson.

Estas haveblaj la jenaj libroj de Jansson:

Kometo en Muminvalo (origine Kometjakten, finne Muumipeikko ja pyrstötähti)
Ĉapelo de sorĉisto (Trollkarlens hatt, Taikurin hattu)
Memoroj de Muminpatro (Muminpappans memoarer, Muumipapan urotyöt)
Somermeza dramo (Farlig midsommar, Vaarallinen juhannus)
Vintro en Muminvalo (Trollvinter, Taikatalvi)
La patro kaj la maro (Pappan och havet, Muumipappa ja meri)
Malfrue novembre (Sent i november, Muumilaakson marraskuu)

Postulu en via kutima libroservo.




Ikso fariĝis tro pacema por Bundesvero.
La tvitero de la germana armeo ĉesas funkcii.


100-jara milito: #Britio kaj #Ukrainio interkonsentis pri cent jaroj da milita kunlaboro kontraŭ rusoj.

La nova interkonsento enhavas transdonon de 3 miliardoj da dolaroj ŝtelotaj de Rusio en britaj bankoj, sendadon de kanonoj kaj aliaj murdiloj, trejnadon de ukrainaj militistoj en Britio.


Neĝo kovris montaran Marokon.




"Preĝu al ili, preĝu, ke ili ne estu lacaj", petis ukraina propagandisto akompanante sian alvokon per bildo... generita de AI.

Kompreneble en moderna konflikto soldatoj ne dormas sub vintra ĉielo. Inter la kialoj estas frosto kaj tio, ke ambaŭ flankoj uzas teknologion por rekoni varmon. Vivaj korpoj en arbaro tuj tiros al si intereson kaj eble eĉ tujan atakon.

Restas mistero, kial oni uzas falsitajn kaj generitajn bildojn por ilustri konflikton, kiu okazas en realo kaj bedaŭrinde enhavas multajn realajn tragediojn kaj malfacilaĵojn, kiujn travivas kaj la soldatoj kaj la lokaj civiluloj.


#Gazao kaj #Israelo interkonsentis pri repaciĝo, parto de kies kondiĉoj estas liberigo de ĉ. 2 mil palestinanoj el israelaj malliberejoj, inkluzive 250 kondamnitojn, kiuj devis resti en mallibero dumvive. Gazao rajtos ricevadi 600 kamionojn da manĝaĵo kaj fuelo ĉiutage por solvi la humanitaran krizon. Israelaj trupoj devos plene forlasi teritorion de Gazao.

La sekvaj paŝoj estas ankoraŭ traktataj.








#Usono faris misilan atakon en provinсo Idlib de #Sirio. Fotojn diskonigas telegram-kanaloj. Pro la atako mortis du civiluloj irintaj per motorciklo.

Usono daŭre atakas celojn en Sirio kadre de tio, kion ĝi pravigas kiel batalon kontraŭ terorismo.

Samtempe longe serĉata de Usono iama teroristo fariĝis ĉefo de la mezorienta ŝtato, kun plena aprobo de la Okcidento.

Показано 20 последних публикаций.