io bona en Esperanto


Гео и язык канала: Весь мир, Эсперанто
Категория: Новости и СМИ


Novaĵoj en Esperanto.
Sendube io bona okazas en la mondo. Sed ne ĉie.
La novaĵoj estas ĉefe ĉerpitaj de alternativaj ukrainaj ruslingvaj fontoj: Novoje izdanije, Mrija, ĤtoŜo, Jasinskij, Panĉenko kaj aliaj (ofte ligiloj haveblas).

Связанные каналы

Гео и язык канала
Весь мир, Эсперанто
Категория
Новости и СМИ
Статистика
Фильтр публикаций


Sep novajn libroj pri la loĝantoj de Muminvalo eldonis por infanoj kaj plenkreskuloj Esperanto-Asocio de Britio. Tove Jansson estas finnlanda verkisto el svedlingva minoritato, ŝi verkis svede. Ŝiajn librojn tradukis sveda Esperanta verkisto Sten Johansson.

Estas haveblaj la jenaj libroj de Jansson:

Kometo en Muminvalo (origine Kometjakten, finne Muumipeikko ja pyrstötähti)
Ĉapelo de sorĉisto (Trollkarlens hatt, Taikurin hattu)
Memoroj de Muminpatro (Muminpappans memoarer, Muumipapan urotyöt)
Somermeza dramo (Farlig midsommar, Vaarallinen juhannus)
Vintro en Muminvalo (Trollvinter, Taikatalvi)
La patro kaj la maro (Pappan och havet, Muumipappa ja meri)
Malfrue novembre (Sent i november, Muumilaakson marraskuu)

Postulu en via kutima libroservo.




Ikso fariĝis tro pacema por Bundesvero.
La tvitero de la germana armeo ĉesas funkcii.


100-jara milito: #Britio kaj #Ukrainio interkonsentis pri cent jaroj da milita kunlaboro kontraŭ rusoj.

La nova interkonsento enhavas transdonon de 3 miliardoj da dolaroj ŝtelotaj de Rusio en britaj bankoj, sendadon de kanonoj kaj aliaj murdiloj, trejnadon de ukrainaj militistoj en Britio.


Neĝo kovris montaran Marokon.




"Preĝu al ili, preĝu, ke ili ne estu lacaj", petis ukraina propagandisto akompanante sian alvokon per bildo... generita de AI.

Kompreneble en moderna konflikto soldatoj ne dormas sub vintra ĉielo. Inter la kialoj estas frosto kaj tio, ke ambaŭ flankoj uzas teknologion por rekoni varmon. Vivaj korpoj en arbaro tuj tiros al si intereson kaj eble eĉ tujan atakon.

Restas mistero, kial oni uzas falsitajn kaj generitajn bildojn por ilustri konflikton, kiu okazas en realo kaj bedaŭrinde enhavas multajn realajn tragediojn kaj malfacilaĵojn, kiujn travivas kaj la soldatoj kaj la lokaj civiluloj.


#Gazao kaj #Israelo interkonsentis pri repaciĝo, parto de kies kondiĉoj estas liberigo de ĉ. 2 mil palestinanoj el israelaj malliberejoj, inkluzive 250 kondamnitojn, kiuj devis resti en mallibero dumvive. Gazao rajtos ricevadi 600 kamionojn da manĝaĵo kaj fuelo ĉiutage por solvi la humanitaran krizon. Israelaj trupoj devos plene forlasi teritorion de Gazao.

La sekvaj paŝoj estas ankoraŭ traktataj.








#Usono faris misilan atakon en provinсo Idlib de #Sirio. Fotojn diskonigas telegram-kanaloj. Pro la atako mortis du civiluloj irintaj per motorciklo.

Usono daŭre atakas celojn en Sirio kadre de tio, kion ĝi pravigas kiel batalon kontraŭ terorismo.

Samtempe longe serĉata de Usono iama teroristo fariĝis ĉefo de la mezorienta ŝtato, kun plena aprobo de la Okcidento.


Kunlaboro anstataŭ konfliktoj: Irano kaj Kataro konstruos la plej longan submaran tunelon en la mondo.


Ukraina armeo ĵetas servistojn de siaj aerfortoj en infanterion, konfirmas mesaĝo de la landa ministerio pri defendo.


Adiaŭa parolado de Biden

La foriranta usona prezidento Joseph Biden parolis hieraŭ (https://www.youtube.com/watch?v=JmtXBM8MoTs) en la Ŝtata Departemento kaj resumis 4 jarojn da usona ekstera politiko. En sia parolado, la prezidento argumentis, ke li plifortigis Usonon: Eŭropo postrestis, Rusio malfortiĝis, Ĉinio neniam atingos Usonon, #Usono estas la monda gvidanto ĉie kaj en ĉio.

La duonhora parolado de Biden montras, ke li ne faris eĉ unu eraron dum ĉiuj ĉi jaroj. Eĉ lia rapida retiriĝo el #Afganio, kiu neinversigeble difektis rilaton al li nur ses monatojn en lia prezidenteco, ne estis konsiderita eraro. Biden kaj lia teamo estis certaj, ke la taliboj (oficiale agnoskitaj kiel teroristoj en Rusio kaj aliaj ŝtatoj) ne povos rapide kapti la potencon kaj la por-usona reĝimo eltenos longe. Sed finfine, 20 jaroj da usona ĉeesto finiĝis per la anstataŭigo de Talibano je Talibano.

La mezorienta politiko de Biden ankaŭ povas esti sekure nomita fiasko, eble kostante al li kaj al Kamala Harris la prezidentan postenon. Usono trovas sin en stato de daŭra memkontraŭdiro pri ĉu uzi sian realan influon, kiel ekzemple reteni liveradon de usonaj armiloj, por moderigi Israelon. Li desegnadis ruĝajn liniojn plurajn fojojn ("Se Israelo eniras Rafahon, la liverado de bomboj kaj artileriaj obusoj estos ĉesigita") kaj minacis fari tion, sed neniam faris. Usono portas la leone grandan respondecon por la humanitara katastrofo en #Gazao.

Inter siaj sukcesoj, Biden nomis la plej grandan investon en verdan energion en la usona historio kaj plifortigon de la milit-industria bazo de la lando. Li fanfaronis pri plifortigo kaj vastigo de #NATO (kvankam Putin estas pli dankinda pri tio), plifortigo de usona potenco en #Azio danke al QUAD, #AUKUS kaj la nova triflanka interkonsento inter Usono, #Japanio kaj Respubliko Koreio, kaj malfortigo de #Irano (la merito de Biden estas eble nerekta).

La rezultoj de la ekstera politiko de Biden estas seniluziigaj por li kaj por Usono. Eĉ se Biden mem ne pretas konfesi tion, usona hegemonio en la monda politiko malpliiĝas, kaj ne plu eblas restarigi ĝin per liberalaj mantroj kaj aliroj. Nun estas tempo elporti por ekuzo la bonan malnovan grandan bastonon.

Kaj eble ni ankoraŭ rememoros maljunulon Biden per afabla vorto.

Laŭ @redkittyrevolt, traduko de la rusa originalo.


🇲🇬 #Malagasio vastigas terenojn por kreskigi rizon je 100 mil hektaroj. Tiel la lando volas iĝi la tria plej granda post #Egiptio kaj #Niĝerio produktanto de rizo en #Afriko. La malagasia ŝtato faras ĉion eblan por sekurigi nutraĵan sendependecon en la internacie malfacila tempo.


Ĉirkaŭ la 17a horo laŭ Moskva tempo la tuta interreto ĉesis funkcii en #Rusio por kelkaj minutoj. Inter la servoj, kiuj tamen plu funkciis, estis Telegramo. La misfunkcio kaŭzis aron da problemoj interalie en transportado.

Ankoraŭ neniu povis klare indiki la kaŭzon de la falo.


Malpuraj sekretoj de la plej feliĉa lando en la mondo. 🇫🇮

Ĵurnalistoj de finna Yle trovis spurojn de amfetamino kaj kokaino en la necesejoj de la finnlanda parlamento post la vintraj festoj.

Specimenoj el ses diversaj budoj en du apartaj etaĝoj estis analizitaj. Ili montras, ke la popolaj elektitoj uzis malpermesitajn substancojn por aliĝi al NATO festi kristnaskon.


🇩🇪💀 Nova haŭbiza kanono RCH 155 estas produktita kaj liverota el #Germanio al #Ukrainio.
Iuj fiuloj faras fotojn antaŭ la haŭbizo, kiam ĝi estas pura kaj bela, ne kiam ĝi estos kovrita de polvo, sango kaj homaj intestoj.
La mortiga komerco devas ĉesi.


240 kontraŭtankaj minoj TM-62M estis trovitaj en vendejo IKEA en #Pollando.
Mortigaj ŝarĝoj vagas tra #Eŭropo kaj trovas sin en plej neatendataj lokoj.

Показано 20 последних публикаций.