io bona en Esperanto


Kanal geosi va tili: Butun dunyo, Esperanto


Novaĵoj en Esperanto.
Sendube io bona okazas en la mondo. Sed ne ĉie.
La novaĵoj estas ĉefe ĉerpitaj de alternativaj ukrainaj ruslingvaj fontoj: Novoje izdanije, Mrija, ĤtoŜo, Jasinskij, Panĉenko kaj aliaj (ofte ligiloj haveblas).

Связанные каналы

Kanal geosi va tili
Butun dunyo, Esperanto
Statistika
Postlar filtri


Ukraina televido demandas sorĉistinon pri tio, ĉu estos prezidentaj elektoj en la jaro 2025 por anstataŭigi la eksvalidiĝintan Zelenski-n.
La sorĉistino diras, ke estas frue demandi la kartojn, necesos provi denove. T. e. invitu ŝin denove dum la jaro, ŝi ŝatis la honorarion!


Rusiaj uzantoj de #Telegramo ĝuas pli da libereco en sia elekto de la legeblaj fontoj ol uzantoj en la Okcidento.

Telegramo devis malpermesi aliron al dekoj da rusiaj fontoj en la ŝtatoj de #EU, pro milita cenzurado en tiuj ŝtatoj kaj pro tio ke Paŭlo Durov riskas malliberigon en Francio.


Profesia manipulado en la paĝoj de novjara Libera Folio, kiu raportas pri la morto de rusia esperantisto Aleksandr Salmin el Ĉuvaŝio en la fronto de la milito kontraŭ Ukrainio: la fotoilustraĵo jam montras detruitan domon kvazaŭ rezulton de batalado de la forpasinta esperantisto Salmin, kvankam domoj en Ukrainio estas detruataj longe antaŭ la eniro de la rusia armeo, kaj ankaŭ nun plej ofte pro laboro de la "aerdefendaj" fortoj de Ukrainio, kies misiloj falas sur loĝdomojn. En multaj urboj lokanoj ne emas rapidi sin kaŝi en kaŝejojn ĉe alarmoj, ĉar ili certas, ke rusiaj misiloj ne celas civilajn domojn, pri tio ofte skribas "Tipa Odeso" kaj aliaj alternativaj ukrainaj fontoj. Ni ĉiuj vidis en Gazao kaj antaŭe en multaj urboj de Eŭropo kiel aspektas urboj, kiujn moderna armeo bombas kun la celo detrui ĉiujn loĝdomojn, ukrainaj urboj ne estas tiaj, pri tio parolas ĉiuj senpartiaj komentantoj, ankaŭ en la Okcidento.

Por Salmin en la artikolo de "Libera Folio" estis multaj vojoj esti malprava kaj neniu por iel sin pravigi, almenaŭ per sia morto. S-ro Salmin estas prezentita kiel persono, kiu "postkuris falsajn ideojn kaj idealojn", kvankam la verkinto de la stranga raportaĵo, rusdevena germano, mem agnoskas, ke li ne konis la falintan soldaton sufiĉe bone. En alia parto de la sama teksto Salmin jam estas soldulo, kiu postkuris grandan monpremion (kaj rusiaj kaj ukrainaj militistoj ja ricevas relative grandajn salajrojn, dum ili estas ĉe la fronto, sed apenaŭ multajn tio povas igi riski sian vivon). Li ankaŭ estis "plene trompita de propagando" kaj volis ripeti heroaĵojn de "tiel nomataj sovetiaj avoj".

La sovetiaj avoj ne estas "tiel nomataj", sed veraj personoj, kiuj brave liberigis laboristojn de la tuta mondo kaj Eŭropo specife de la nazia plago.
La "trompanta propagando" aperis antaŭ la milito ankaŭ en la okcidentaj fontoj, kaj rakontis pri nazioj (eĉ sen prefikso "nov-"), kiuj aktivis en Ukrainio, torturis homojn kaj malebligis demokratian politikan procezon. Batali kontraŭ tiaj estas sankta devo de multaj en Rusio kaj ekster ĝi, la internaciaj brigadoj nun batalas kontraŭ la reĝimo, kiu ostaĝigis Ukrainion en 2014.

Vera esperantisto estas nur tiu, kiu subtenas la deziron neniigi la reĝimon aŭ almenaŭ tenas sin neŭtrale, kun la oficiala parto de UEA. Ni certe estas ĉiuj por paco, sed la pacon rompis ne ni.


Novjaraj arboj en ĉefurboj de kelkaj eksaj sovetiaj respublikoj. Ĉi-jare la plej alta estas en Aŝhabado — 44 m alta.

Aŝhabadon sekvas Jerevano (37), Taŝkento (35) kaj Bakuo (34). La novjara abio estas 30-metra en Moskvo kaj 20-metra en Kiŝinevo.


Esperanto-novaĵoj dan repost
jOmO BETumos venont-jare en Kaŭno
Jean-Marc Leclercq, populara Esperanto-kantisto el Francio, konata kiel JoMo kaj jOmO, koncertos kadre de BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, Litovio. Legu pli en La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/12/bet-162/.




La limoj de #Israelo ŝanĝiĝadis tra ĝia historio kaj eble ŝanĝiĝos denove. Estas normala, natura afero.

La limoj de #Rusio ŝanĝiĝas nur kontraŭ la tuta juro de la mondo. Rusio povas nur ŝrumpi senfine kaj disfali, nur tio estas normala kaj natura, laŭ AP kaj aliaj okcidentaj fontoj.


🇪🇹 71 personoj mortis antaŭtempe en #Etiopio, kiam kamiono plena de gastoj post nuptofesto, falis en rapidan riveron.


Tera Konuso dan repost
La 29an de decembro 2024. Eŭropo.

Aperis informo, ke en kelkaj ŝtatoj de Eŭropo oni komencis bloki kanalojn en la mesaĝilo Telegramo de kelkaj informaj agentejoj de Rusio. Ĝuste blokitaj estas kanaloj de informagentejo RIA Novasti (РИА Новости), gazeto Izvestia ("Известия), Rossiajskaja gazeta (Российская газета), televido Pervij kanal (Первый канал), televidoj sub komuna nomo Rossija 1 (Россия 1) kaj televido NTV (НТВ).
En la listo de landoj estas Pollando, Belgio, Francio, Grekio, Nederlando, Ĉeĥio kaj Italio.

Dum provo malfermi la kanalojn aperas informo, ke "la kanalo rompas lokajn ŝtatajn leĝojn".

Tamen kaŭzo de cenzuro estas ne rompo de leĝoj sed la decido de la Konsilio de Eŭropo - https://www.consilium.europa.eu/de/press/press-releases/2024/05/17/russia-s-war-of-aggression-against-ukraine-council-bans-broadcasting-activities-in-the-european-union-of-four-more-russia-associated-media-outlets/ (multlingva paĝo)

Fontoj:
https://rtvi.com/news/v-evrope-pristupili-k-blokirovke-telegram-kanalov-ria-novosti-i-izvestij/
https://ria.ru/20241228/blokirovka-1991906774.html
https://www.rbc.ru/rbcfreenews/676ff0579a794798cb73a49f


La 23-an de marto okazos la novaj prezidentaj elektoj en #Rumanio. La antaŭaj donis malagrablan rezulton kaj estis nuligitaj.


Pentraĵo el serio "Vintro en #Taĝikio" de Jurij Rejner (1911-1973). Pentrita en 1961.


40% de sia deĵorado Biden ne laboris, sed ripozis. Bonega "laboro".


#Egiptio perdis ĉ. 7 miliardojn da dolaroj en 2024 pro la krizo en la Ruĝa maro, informas la prezidenta oficejo.

Laŭ dana AP Moller-Maersk A/S, la kargoŝipoj, kiuj iras tiun itineron, estas nun je 66% malpli ol antaŭ la komenco de la tensioj ĉirkaŭ #Jemeno.


Ĉu vi sekvas la eventojn en la Ruĝa maro?
So‘rovnoma
  •   Jes, neŭtrale
  •   Jes, kaj mi subtenas okcidentanojn
  •   Jes, kaj mi subtenas la arabojn
  •   Ne, mi plene koncentriĝas sur Ukrajno
  •   Tute ne
2 ta ovoz


Video oldindan ko‘rish uchun mavjud emas
Telegram'da ko‘rish
Milita propagando en ukraina cirko.
La klaŭno tiel prezentas sorton de mortintaj rusiaj soldatoj.
La voĉo malantaŭ la kamerao estas ŝokita kaj opinias la skeĉon neadekvata.




Aliĝo de #Grenlando al #Usono helpos indiĝenojn realigi sian revon pri ekspluatado de foseblaj resursoj en la granda insulo, — interalie skribas American Thinker, ellaborante la ideon de Trump.
Eble kun paso de tempo ni iĝos atestantoj de restarigo de suvereneco de la unua kaj la sola en Nord-Ameriko ŝtato de indiĝenoj, kaj de la reala koincido de la ŝtataj kaj la indiĝenaj interesoj en la pinto de la mondo, kie demokratio elpuŝas koloniismon, starigante firman daŭripovan fundamenton de la vera Nordo, forta kaj libera.

La tuta artikolo angle/ruse.


Senkondiĉa paco iĝas prioritato de pli kaj pli multaj eŭropanoj, parte ĉar la loka militpropagando estas malpli abunda.


Times of India montras aŭstralianon Oscar Jenkins kaptitan de rusiaj militistoj ĉe la fronto. Jenkins batalis kontraŭ rusoj ĉe la ukraina flanko.

La aŭstralia ĉefministro Albanese en sia reeĥo ridindigas sin mem, dirante ke necesas kontroli, ĉu vere temas pri aŭstraliano, "ĉar Rusio ofte uzas misinformadon". La okcidenta landaro, kiu ĉiam uzas misinformadon, ĉu pri Ukrainio, ĉu antaŭe pri Irako aŭ Jugoslavio, ŝategas akuzi la aliajn pri sia plej ŝatata miso.

Aŭstralia ABC News rekonas, ke estas "kohorto" de aŭstraliaj batalantoj en Ukrainio. Kia multekosta flugo por dubinda plezuro murdi rusojn kaj riski sian vivon.


Video oldindan ko‘rish uchun mavjud emas
Telegram'da ko‘rish
Ukrainaj rekrutistoj plu ĉasas sian predon en urboj kaj vilaĝoj tra la tuta lando. En #Ukrainio cirkulas onidiroj pri tio, ke rekrutigo estas neleĝa kaj kontraŭas konstituciajn kaj aliajn normojn. Fakte ĝi evidente kontraŭas moralon kaj homamon. Jam delonge estas tempo veni al interkonsento.

20 ta oxirgi post ko‘rsatilgan.